Soneto pri ebla danĝero
ŝi jam ne plu kantos brilante 
kataklismo post kataklismo 
en tuneloj fajra abismo 
tero aspektas detruante 

oni nepre serĉas ŝuldantojn 
verŝajne ŝuldas prezidanto 
aŭ lia grava oponanto 
per teroristoj sendis hantojn? 

amikoj rigardas suspekte  
demandoj estas silentantaj 
homoj nerviziĝas aspekte 

malmultaj volas nun veturi 
nur tristaj mienoj zorgantaj 
volas normalecon aŭguri 
Zuriko, la 25an de novembro 2001