Soneto kun simpla malscio
mi vokis ĉiujn konatulojn 
kaj nur unu pri tio sciis 
ke mi malprave emociis 
ĉar mi elŝaltis pensmodulojn 

poste ĉio mem ripariĝis 
kiam mi malfermis ĉampanon 
oni devas laŭdi kompanon 
kiu per scio heroiĝis  

"Ĉajkovski ludas" - la slogano 
trairis al seka abstrakto 
kun tute malpreciza takto 

mi revis ne pri komputilo 
sed pri ora plumo kun stilo 
de frazoj skribitaj per mano 
Zuriko, la 27an de novembro 2001