Soneto pri tempoj enuaj
kiam tago estas kutima 
kaj mankas temo por babilo 
tiam frustrigas nin trankvilo 
kaj prenas nin sfero intima 

mi forveturis al radio 
per tramo poste aŭtobuso 
por paroli kun "polonuso" 
kiu revas pri averio  

vokis Vitoldo kaj demandis 
ĉu surdiskigado ŝoviĝas 
tiam komputilo grincskandis 

ĉiuj portas similajn frazojn 
unu pro senpovo frustriĝas 
alia estingas emfazojn 
Zuriko, la 28an de novembro 2001