Soneto - kia estis avo
monon luis ofte de judo 
poste precizdate redonis 
babilis - silenton proponis 
devigis min al Norwid-studo 

li estis principe kuraĝa 
sed riskis verŝajne neniam 
argumentojn li aŭdis ĉiam 
kaj provis esti avantaĝa 

por mi li estis idealo 
tamen tre ofte senkonsila 
molestis lin ankaŭ banalo 

taskoj por li estis turmentoj 
ekzekvado ĉiam humila 
min trafis teruraj momentoj
Zuriko, la 30an de novembro 2001