Soneto kun la doganisto
evangelian doganiston 
Kristo bonanime absolvas 
sed aferon ride disvolvas 
benante duoblan trompiston 

tipa ekzemplo pri ruzeco 
doganisto duflanke prenis 
kaj poste al ĉielo venis 
sen partopreno de justeco 

predikanto min ne konvinkis 
ĉar mi estas simpla profano 
malgraŭ sankta vino kaj pano 

"transdonu vi signon de paco" 
daŭras milito kun minaco 
mi manĝis panon sed ne trinkis
Zuriko, la 4an de novembro 2001