Soneto kun kneĥtaj dilemoj
mi algvidas la vorton "kneĥto" 
estas pli akra ol servisto 
scias ĉiu esperantisto 
ke servo ne estas neglekto 

la dilemo por kiu servi 
ĉu novriĉulojn de maldekstro 
aŭ similajn ruzulojn de dekstro 
mizeron ne taŭgas konservi 

maldekstreco kneĥtojn defendas 
eĉ se ili preferas riĉan 
flankon kiu ilin ofendas 

dekstreco kneĥtojn hundincitas 
mi tuŝas temon superstiĉan 
ĉar kneĥtoj por dekstro agitas 
Zuriko, la 10an de decembro 2001