Soneto pri malamamiko
el Nacia Biblioteko 
brili per la fabelaj provoj 
kaj al Jaruzelski kun ovoj 
kiel formo de novaj blekoj 

kelkfoje de tiu ebleco 
profitas iu profanulo 
ne scias tiu diboĉulo 
ke agas kontraŭ humaneco 

mi loĝis tiam en Berlino 
tie ekestis la brigadoj 
al kiuj min mankis inklino 

kontraŭulo de generalo 
zorgis pri artistaj agadoj 
sen frapado al temporalo 
Zuriko, la 11an de decembro 2001