Soneto - estu civitano?
Tago de Zamenhof inspiras 
por pensi pri alternativoj 
kaj sur esperantaj deklivoj 
supreniri - mi jam ne miras 

ekzemple nova nacieco 
ĝuste esperanta - kial ne? 
la ideo plaĉas al mi tre 
precipe pro la alieco 

ĉiu povas laŭ sia volo 
farti libere kaj decidi 
eĉ se tio estas petolo 

ĉu estas esperantiano? 
pri tio oni povas ridi 
ĉu vi jam estas civitano?  
Zuriko, la 15an de decembro 2001