Soneto kristnaske novjara
antaŭ Kristnasko ĉiujare 
oni devas ripeti frazojn 
kiuj ne elvokas ekstazojn 
sed feliĉon portas amare 

mi deziregas por vi sanon 
ĉar mi mem ĝin nepre bezonas 
kaj malsanajn problemojn konas 
flegu sanigan talismanon 

laŭvice venas laŭpenseco 
aŭ abunda pensorikolto 
tradukita al prospereco 

kaj kie estas laboreco? 
ĝin deziras neniu skolto 
gi transformiĝis al ruzeco 
Zuriko, la 18an de decembro 2001