Soneto pri miksitaj tempoj
kelkaj demandas min scivole 
ĉu mi estas tempomiksanto 
mi estas konstanta vaganto 
agis mi kaj agos petole 

iam nun kaj en venonteco 
mi forŝoviĝas kun espero 
kaj kun ĝia ŝanĝanta vero 
sed tio estas valoreco 

mi ne povus krei venonte 
sen kono de la pasinteco 
ion ajn malgraŭ estis honte 

nur de tio kio forpasis 
veron mi prenis por saĝeco 
kaj ĝin en venonteco plasis 
Zuriko, la 2an de decembro 2001