oni anoncis grandan neĝon sed nur vento sonas kamene pro tiu zumo abomene mi ŝovas al varmilo seĝon ĝuste falas jam neĝeretoj tamen ne rekte vertikale sed entute horizontale kiel malsolvaj enigmetoj de Guarda al Scuol veturas Barbara pro rompita dento kaj uragano jam murmuras mi volas ankaŭ kunvojaĝi pro ankoraŭ kristnaska sento aŭguron mi volas engaĝi