Soneto pri sumo de jaro
teroristo havas informon 
ke singardaj amerikanoj 
al registaro de afganoj 
ĵetos bombon kaj faros ŝtormon 

pola prezidento devige 
al Vaŝingtono servistumis 
ricevan ordonon plenumis 
"dancu kiel ni!" tre instige 

pri Jugoslavio forgesis 
kaj pri Ĉeĉenio silentis 
kun caro rilate progresis 

kiu? kiuj? poloj kaj NATO 
sian bonan volon prezentis 
sed estis volosurogato 
Guarda, la 30an de decembro 2001