Soneto jam antaŭdezira
por ke Infaneto vin havu 
kaj ankaŭ vian familion 
por ke vi trovu idilion 
kaj per espero vi sin savu 

por bonfartu en nuntempeco 
per taskspertoj de pasinteco 
al bonsekreta venonteco 
tamen sen kroma naiveco 

por ke vi estu ĉiam sana 
kaj por ke vi havu humuron 
laŭ la bona volo infana 

en Nova Jaro tempo fluu 
kunprenante bonan futuron 
je l' tria venkanto vi ĝuu 
Zuriko, la 4an de decembro 2001