Soneto pri iu neniu
neniu aŭdante muzikon 
sentas internajn travivaĵojn 
de komponisto kaj spritaĵojn 
ĉiuj kaptas ludan teknikon 

neniu pripensas signifon 
de vortoj dum frazmelodio 
kiu gvidas al idilio 
farante animan soifon 

neniu konas artan rolon 
ĉar subjektiva konsumado 
limigas intencan memvolon 

neniu ĉi tiun konsolon 
pri la interna almigrado 
transformas en vivan petolon
Zuriko, la 13an de februaro 2001