Soneto je nia indulgo
Valentina kaj Valenteno 
komune jam de multaj jaroj 
ekzistas ni sen kontraŭstaroj 
en tute sekura haveno 

la placo ĉe kiu ni vivas 
l' malsupra vilaĝo de l' urbo 
absurdo almenaŭ perturbo 
kurbiĝas kaj krome deklivas 

en tiu ĉi loko agrabla 
pasas nia ĉiutageco 
tra la mezuro malprobabla 

edzo kaj edzino amata 
pacience kun indulgeco 
jes reciproke aprobata
Zuriko, la 14an de februaro 2001