la domoj kvazaŭ bastionoj malgrandaj fenestroj en muroj kiel en la kastelaj turoj arkpordoj kun bovkariljonoj nun perdis iaman funkcion la dikaj defendomuregoj vilaĝo sen urbaj bruegoj posedas mildan atrakcion nur suno de jarcentoj same desegnas ombrojn en anguloj kaj neĝon briligas orname la alpaj pigoj tute nigraj kun flavaj bekoj - someruloj dum vintro restas malsatmigraj