antaŭ ol la suno leviĝis neĝo spegulis al grizeco por montri flankon de beleco finfine l' tuto kristaliĝis radioj sunaj delikate la blankajn kristalojn tuŝetis tuj poste varmeton disĵetis de vidindaĵo aprobate montaro fariĝis kolora helbruna viola kaj blua sed antaŭ ĉio brile ora vespere la pintoj ruĝiĝis kaj ombro kun nokto kongrua melankolie disvastiĝis