Soneto pri MI eĉ senvole
la tempo estas ĉefheroo 
kaj homoj nur la ĉeestantoj 
ankaŭ pri faktoj atestantoj 
precipe pri manko kaj troo 

mi devas esti MI senvole 
ĉar sur tiu tempa orbito 
mi kiel verkanta dungito 
reagas triste aŭ petole 

ĝuste de mia intelekto 
devenas soneta enhavo 
kaj krome la arta efekto 

ĉu kazo aŭ ĉu strikta plano 
sed certe sen plumo de pavo 
la penso decidas kaj mano
Zuriko, la 7an de februaro 2001