Soneto je la enuaĵo
David Yaki volas min vendi 
ĉi tiu komerca afero 
distrigos ĉiujn sur la tero 
sed ankaŭ ĝi povas ofendi 

kun tre bondezira fortiko 
telefonis profesorino 
A.Mo. - bona konatulino 
de mia krakova amiko 

amikoj de miaj amikoj 
estas ankaŭ miaj implikoj 
bedaŭre kun rimaj komplikoj 

tiu malfortuna rimaĵo 
povas esti tamen vendaĵo 
eĉ se ĝi restas enuaĵo
Zuriko, la 13an de marto 2001