Soneto admone talenta
venis Jakub Działak kaj bolis 
ĉe akompano violone 
kaj himno eksonis admone 
ne tiel kiel Majstro volis 

antaŭe kaj poste ni manĝis 
fromaĝon kolbason kaj ŝinkon 
prenante eĉ neniun drinkon 
ni surbendigadon aranĝis 

Patriko ne estis kontenta 
pro la absoluta sobreco 
efekto prudenta kaj senta 

ludado perfekte talenta 
ne plu milite makabreca 
kvankam ne tute fundamenta
Zuriko, la 17an de marto 2001