Soneto fajrobrigadista
venis elektrokontrolisto 
ofenda fako laŭ la sono 
konon de silentbastiono 
atestis la specialisto 

laŭ ĉaro fajrobrigadisto 
"kiel ofte vi volas veni?"  
"ne ĉion mi devas kompreni" 
respondis aŭtomobilisto 

li tamen pensis pri respondo 
"revenos mi post dudek jaroj" 
mi estos kosma vagabondo 

pro lia intelekta sondo 
mi kredas sen kromaj deklaroj 
ke vivas ni sur stranga mondo
Bastiono de Silento, la 19an de marto 2001