nebulo agordas majeste pejzaĝo fariĝas kaŝejo nur fone malantaŭ herbejo ĥoĥoloj agadas moleste silento fortigas sekreton ĉu ŝvebas en densa vaporo feliĉo aŭ aĉa hororo surprizigante interpreton? humido tristigas aeron kaj spaco ŝajnas esti plora eĉ funebriganta la teron sed oni havas la esperon ke sorto okazos favora sunpuriganta atmosferon