Soneto anstataŭ anonco
fariĝu poezi-agento 
iru al la filharmonio 
rakontu pri la poezio 
tre taŭga por ĉiu momento 

ne gravas la lingvomalkono 
sed la muziko de la vortoj 
sendepende de homaj sortoj 
okazas arte bela tono 

Witold Czajkowski - fortepiane 
kaj Jakub Działak - violone 
priludas por mi akompane 

konvinku teatr-direktorojn 
por ke ili ekkonu sone 
miajn interretajn faktorojn
Zuriko, la 23an de marto 2001