Soneto memore al Taggert
Greenpeace fondis David Mc Taggert 
Danuba Tribo jam ekzistis 
pri ekologio insistis  
ekestis la unua avert' 

nun estas amasaj verduloj 
kaj tre naturfavora leĝo 
malgraŭ malpura falas neĝo 
neniu kaŭzo por gratuloj 

sed la homara mentaleco 
lastatempe draste ŝanĝiĝis 
homoj pli zorgas pri verdeco 

bedaŭrinde ne ĉiuj ŝtatoj 
politike ekologiĝis 
ĉe povo restas psikopatoj
Zuriko, la 26an de marto 2001