Soneto laŭ kanto humura
hodiaŭ denove mi kantis 
pri fona printempo kaj amo 
kiu disvolviĝis al dramo 
ĉar la heroo multe hantis 

la ŝerca kanto pri infero 
algvidis min al la konkludo 
se io similas al prudo 
ĝi ne povas esti sur tero 

de funebreco al humuro 
la vojo ne estas tragika 
inverse eksaltas de turo 

kaj kiel aspektas futuro 
en bela etoso amika 
okazos nova aventuro
Zuriko, la 30an de marto 2001