Soneto pri naciseparo
dum pluva vetero la svisoj 
decidis klare pri separo 
de l' eŭropa komunŝtataro 
enigmo de nacikulisoj 

la balotado respegulas 
ne nur ĉitempan realecon 
sed ankaŭ svisan mentalecon 
kiu identecon postulas 

ĉu Svisa Konfederacio 
estos en Eŭropa Unio 
sen ŝanĝado de tradicio? 

pri ĉio decidos nacio 
kontraŭ aŭ kun la ironio 
de la granda opozicio
Zuriko, la 4an de marto 2001