eĉ se neniu min komprenus mi daŭre skribus esperante obstine pasie konstante tiun arton mi entreprenus por mi la lingvo estas arto medio en kiu mi vivas supren moviĝas kaj deklivas kun malsukceso aŭ bonfarto Samuel Pepys la memoraĵojn en propra lingvo tre sekrete ĉifrigis farante raraĵojn mi legas dum homoj min aŭdas la vero aspektas pamflete ĉar ili mistemojn aplaŭdas