Soneto pri konstantaj devoj
oni devas multe travivi 
por ĝuste priskribi spertaĵojn 
farante de spertoj artaĵojn 
kaj saĝajn konkludojn derivi 

ĉiu volas esti artisto 
kaj ĉiu sin fartas sendube 
kreante por krei sukube 
sed tamen kiel defetisto 

subtilo faras diferencon 
decidas pri tendenco leva 
serĉante utilan frekvencon 

por ke mi ne estu disreva 
ne posedante konkurencon 
soneto tage restos deva
Zuriko, la 11an de aprilo 2001