Soneto dektrie vendredon
l' dektrian - la Granda Vendredo 
frue postkuris mi l' inviton 
forlasante la varman liton 
por la evangelia kredo 

unuafoje en la vivo 
en la preĝejo protestanta 
la geamikojn asistanta 
mi sentis je preĝa motivo 

la pano estis iom seka 
sed blanka vino bonkvalita 
kaj la predikado pensveka 

ankoraŭ unu viva sperto 
pri la simbolo krucigita 
ĉeokaze kun ĥorkoncerto
Zuriko, la 13an de aprilo 2001