Soneto antaŭ la ekskurso
ekscito antaŭ la vojaĝo 
devenas de nia scivolo 
veturos svisino kaj polo 
al eta itala vilaĝo 

preskaŭ ĉiuj skribas emfaze 
pri paradizo sur la tero 
sed estas skriba maniero 
plibonigi realon fraze 

ĉu kredi pri nekredebleco 
se pluvas kaj dio Eolo 
blovas vente laŭ sia speco 

por ĉiutaga trankvileco 
taŭgas la skolo kun petolo 
devena de popolsaĝeco
Zuriko, la 17an de aprilo 2001