Soneto pri salparadizo
Salina sonas adjektive 
ine kaj kompreneble sale 
kuniĝas tamen najtingale 
en paradizo objektive 

mi timas skribi tro aplaŭde 
ĉar venos gregoj da turistoj 
kaj de la belo restos tristoj 
en nuboj sonataj alaŭde 

la bunto de floraj koloroj 
ĝoigas okulojn konkere 
disiĝas mielaj odoroj 

fieraj salinanaj koroj 
malfermiĝas por ni sincere 
kun siaj afablecaj moroj
Lingua, la 19an de aprilo 2001