Soneto pri ritomanio
dum unu kurso velnaviga 
taĉmento de la jugoslavoj 
kantadis himnon en rondaŭoj 
la rito estis enuiga 

ili kisis nacian flagon 
aliaj volis matenmanĝi 
aŭ gravajn aferojn aranĝi 
sed ne faris mokan reagon 

ĉiuj pacience atendis 
ĝis fino de ceremonio 
nur poste iomete plendis 

post multaj jaroj dividiĝis 
patriota mitomanio 
enlandmilite transformiĝis
Zuriko, la 2an de aprilo 2001