Soneto arkeologia
muzeo arkeologia 
en Lipario montras klare 
ke homoj vivis tre barbare 
ĝis l' periodo italia 

nuntempo ŝajnas malsimila 
sur unu insulo Eolo 
sur la dua perdita polo 
uragana kaj tre trankvila 

vivo restas mitologia 
sendepende de la epokoj 
kaj sento ĉiam nostalgia 

la historio sicilia 
konsistas ne de ankraj ŝtokoj 
ankaŭ ne estas idilia
Lipari, la 26an de aprilo 2001