Soneto subtenas Anĝelon
ne komplikigu vian vivon 
ĝi estas sufiĉe komplika 
ĉi tiu aserto amika 
posedas praktikan motivon 

legomoj-vendisto Anĝelo 
veturas tra l' tuta insulo 
alvenas al ĉiu angulo 
sub griza aŭ blua ĉielo 

mi sidas sub vasta teraso 
anstataŭ viziti vendejon 
sen zorgoj kaj sen embaraso 

konante kontraŭargumentojn 
evitas mi malsanulejojn 
subtenante legom-agentojn
Lingua, la 28an de aprilo 2001