Soneto je anonimpoŝto
al David Yaki minidiskon 
mi sendis skribante adreson 
sen nomo farante eksceson 
por mi mem falante en riskon 

sendepende de simpatio 
al tiu aŭ alia lando 
kaj sen la pruda propagando 
mi kredas poŝton en Svisio 

sed David loĝas en Kanado 
ĉu tie simile funkcias 
poŝtoficejoj? - mi ne scias 

Dietrich Weidmann al kamarado 
sendis mesaĝon interrete 
por ke li reagu konkrete
Zuriko, la 9an de aprilo 2001