Soneto taŭga kontraŭstare
oni ne bezonas tre multe 
por esti kontenta en vivo 
sufiĉas la ĝusta motivo 
por ke ne reagi tro stulte 

bonfarto eblas ambicie 
sed tamen pli gravas simpleco 
ĉar ĉiam fariĝas ebleco 
elteni strebon kondicie 

kaj malgraŭ diversaj devigoj 
ĉiu povas ekzisti propre 
sen pezaj sociaj kunigoj 

troa servila fleksiĝfaro 
enuiĝas en gusto kopre 
pli taŭga estas kontraŭstaro
Bastiono de Silento, la 15an de majo 2001