ofte kontraŭ si mem mi agas ĉar tien min gvidas bezonoj kie disvolviĝas miskonoj poste inverse mi reagas kiel trovi la ĝustan vojon dum cerbo funkcias malscie en efekto abnegacie kreante celan paranojon oni devas nepre foriri de la tro ambicia celo por simplan rimedon akiri ŝtupo post ŝtupo tamen lerte sur tero ne sur fora stelo la limon atingos ni certe