Soneto kaj Witold Czajkowski
Vitoldo Ĉajkovski naskiĝis 
por gajni ĉiutagan panon 
priludis li fortepianon 
pro mia voko li ŝokiĝis 

ĉion bonan kara amiko 
por ke la vivo estu miro 
vi fartu laŭ via deziro 
je via subtila muziko 

eĉ se mi dum unu spektaklo 
denove ekkantos erare 
vi ludos daŭre sen obstaklo 

publiko tion ne rimarkos 
kaj klaĉos kun vi solidare 
dum mi la erarojn elsarkos
Bastiono de Silento, la 18an de majo 2001