Soneto je tima rajdado
ĉiutageco banaliĝas 
kaj temoj de miaj sonetoj 
devenas tamen de konkretoj 
sed ili ja ne konkretiĝas 

ekzemple Silentbastiono 
ne ĉiutage kvietiĝas 
malgraŭ l' nomo malsilentiĝas 
per la najbara megafono 

oni kriis pri la konkurso 
rajda timigante ĉevalojn 
ekestis fervora diskurso 

nur unu proponis kun sento 
malfermi ĉiujn ĉevalstalojn 
por ekologia evento
Bastiono de Silento, la 20an de majo 2001