Soneto gambe sur plafono
mi havas iom pli da jaroj 
ol mi bezonas por feliĉo 
sed tio ne estas kondiĉo 
por ĉiutagaj kontraŭstaroj 

ankaŭ aliaj homoj faras 
nekredeblaĵojn pri ekzisto 
kiel unu fama artisto 
kiu eĉ sur plafono staras 

arto ne estas por ĉagreno 
precipe pro la diverseco 
oni ĝin sentas je migreno 

reveno al feliĉa sceno 
fari arton de banaleco 
tute simple - jen fenomeno
Zuriko, la 5an de majo 2001