Soneto pri subita veno
estas jam certa ke ĥoĥoloj 
ne provokos revolucion 
sed eble halucinacion 
laŭ artaj sociaj petoloj 

ŝedo hazardincendiita 
provokos ilin al ekstazo 
estos samtempe la okazo 
por pajlo estu movigita 

oni ne scias kial kiam 
ne plu funkcios globalizo 
verŝajne ankaŭ civilizo 

ekestos nova mobilizo 
disertacia analizo 
restos aktuala neniam 
Bastiono de Silento, la 10an de junio 2001