Soneto serva por neniuj
mi ne dormis ĝis l' kvara horo 
frumatene mi telefonis 
al Roman' al kiu mi donis 
dezirojn nasktagajn laŭ moro 

"sanon kaj multegajn legantojn" 
"vi diras kiel agitanto" 
"mi agitas por Esperanto" 
"vi trovu aliajn savantojn" 

Roman' Samsel alkrucigita 
per la prezidentkandidato 
kaj de tiu ĉi trompigita 

ankaŭ por alia ĥoĥolo 
skribis libron vane trompato 
por li iras mia konsolo 


Bastiono de Silento, la 15an de junio 2001