Soneto pri la kontraŭecoj
nur bonaj flankoj estas nocaj 
ĉar ĉiu devas havi mankojn 
kaj certe ne bezonas dankojn 
por situacioj ferocaj 

en diversaj aliaj lingvoj 
mi posedas econ konsuman 
nur en la pola maksimuman 
se temas pri prerogativoj 

se inter vortumaj ekzercoj  
konkludo restas en vortaro 
tiam ne povas esti ŝercoj 

kiu povas farti kontente 
en premanta psikon koŝmaro 
tiu agas inteligente 
Bastiono de Silento, la 23an de junio 2001