Soneto kun etaj aferoj
mi agas ĝis nun sen rezulto 
por Olav Münzberg - la aŭtoro 
de "Morenoj" kaj profesoro 
kun pacienco sen aŭskulto 

mi ĝuste legas ke poeto 
Czesław Miłosz naŭdekjariĝis 
ankoraŭ ne malprovinciĝis 
sed tio estas valoreto 

amiko min tuj veturigos 
al flughaveno por gazetoj 
kiujn ĵus aviadiligos 

krom diskoj "Barĉado" "balzamo 
stomaka" apud etiketoj 
troviĝas en porta programo 

Zuriko, la 30an de junio 2001