Soneto pri interparoloj
"kiu ŝuldas?" "ĉiuj!" - "respondo 
celas komunan respondecon 
kiu mankas" - "plendu justecon" 
"komunismo estis sur mondo" 

"jes! Lenin de Zuriko veturis 
al Petrogrado kun ideoj 
pri revoluciaj pereoj" 
"li de dadaismo forkuris" 

tiaj aŭ aliaj paroloj 
oni aŭdas sur domŝtuparoj 
tre ofte kun akraj petoloj 

efekte de tiuj diskutoj 
venas nervozigaj koŝmaroj 
pro komunistaj persekutoj 
Bastiono de Silento, la 9an de junio 2001