Soneto dolore progresa
homoj volas resti similaj 
al iliaj tradiciaĵoj 
garantiitaj per lingvaĵoj 
kaj kutimecoj nostalgiaj 

progreso naskiĝas dolore 
kaj malfacile praktikiĝas 
vivo apude disvolviĝas 
ne ĉiam por tempo valore 

komuna lingvo sur la mondo 
estus supera progresego 
sed febla estas lingva ondo  

Esperanto jam ne plu estus 
sen sia sektema movego 
tamen mi malfermon sugestus 
Zuriko, la 12an de julio 2001