Soneto l' dektrian vendrede
mi laciĝas pro troinformo 
kial? - respondi malfacile 
sed simple mi volas trankvile 
informojn ricevi laŭ normo 

ritmon kaj rimon naŭvokalan 
verŝajne mi neniam perdos 
eĉ se aliajn versojn herdos 
trairante en diafanan 

se naze ĉe mia orelo 
iu diras "jen sensacio" 
mi respondas "jen bagatelo" 

poste mi aldonas ke manĝo 
estas pli grava atrakcio 
ol kiĉpropaganda aranĝo 
Bastiono de Silento, la 13an de julio 2001