Soneto heroa orkestre
en Eŭropo multaj skandaloj 
ekzemple kun la prezidento 
de Francio sed por momento 
li mem diras pri idealoj 

gasto - reĝo de Hispanio 
ridas verŝajne pro kontento 
defilada eksperimento 
dum pluvo diras pri nenio 

de Bastilo malmultaj spuroj 
ne donas signifan impreson 
kaj oni ne pafas de turoj 

daŭras entuziasmo flata
herooj sentas intereson 
orkestro ludas tratatata
Bastiono de Silento, la 14an de julio 2001