Soneto Grunwald-testamenta
ĝuste l' dekkvinan de julio 
estu festo de kvar nacioj 
sen eŭforiaj emocioj 
tamen en paca idilio 

sed krucordeno de germanoj 
lasis ĝis nunaj tempoj spurojn 
kaj se iu kredas aŭgurojn 
venos ankoraŭ romianoj 

ne l' trian de majo konfuza 
kun l' malgrava konstitucio 
sed ĝuste julio amuza 

tiu julia venka tago 
kontraŭ germana ambicio 
estas evento por imago 
Bastiono de Silento, la 15an de julio 2001