Soneto kontraŭ opinioj
Leonardo ŝanĝas loĝejon 
li ne volas sed devas diri 
poste pro malkomforto miri 
kaj li amas Küsnacht-setlejon 

nun veturas al Varsovio 
ĉiam dufoje en monato 
li estas dika akrobato 
kaj scias entute pri ĉio 

ĉu mi veturos al Kanado? 
la afero estas laciga 
estas mendita aviado 

mi ĉiam aŭskultas konsilojn 
libero ne estas deviga 
nun mi tralegas informilojn 
Küsnacht, la 16an de julio 2001